Kio estas scienco?

Antaŭ ol paroli pri “scienco”, oni ja interkonsentu pri ĝiaj diversaj sencoj. Ĉi tiu ŝtupo estas laŭ ni nepreterlasebla, ĉar la plursenceco de la vorto ja malsimpligas la diskutojn, en kiuj la diversaj sencoj miksiĝas. Distingeblas laŭ ni kvin sencoj. La vorto “scienco” povas signifi:

  • Senco 1. Premdevigan klopodon intelektan celantan racian komprenon de la natura kaj socia mondoj.

  • Senco 2. Aron da enhavoriĉaj scioj komune akceptitaj, taksataj objektivaj kaj konsiderataj je difinita momento.

  • Senco 3. La aplikitajn sciencojn kaj teĥnikarojn, kun ĉi tiu grava punkto, kiu estas la socipolitika estiĝo de la esplorbranĉoj, de la teĥnikaraj malvolviĝadoj kaj de la financaj fluoj.

  • Senco 4. La sciencan komunumon kaj ties morojn, ties ritojn kaj povoluktojn (t.e., la sociscienca kono pri la scienca kampo).

Al ĉi tiuj kvar sencoj, ni aldonas jenan, kiu estas misforma spegulo de la lasta:

  • Senco 5. La sciencan komunumon kaj ties morojn, ties ritojn kaj povoluktojn, sed de-ekstere perceptitan (t.e., iuspeca sociscienca kono pri la socia prezento pri la scienca komunumo el la vidpunkto de la ordinara individuo).

Ĉi tiu kvina senco ŝajnas al ni necesa, ĉar la ordinara prezentado pri la scienca mondo ofte estas fantazia, eĉ paranoja, kaj igas nemalatenteblan parton de la homoj malagnoski sciencon kiel klopodon (1a senco) pro la malakcepto de la bildo, kiujn ili memfaras pri scienca komunumo lumringita de ŝtatsekretoj kaj mensogoj. Sekve, la malagnosko de scienco ofte devenas de skolo ne vere kontraŭscienca, sed “kontraŭsciencula”. Ĉi tiu fenomeno estas komprenebla: unue, kvankam la scienculo ofte eraras ĉiutage, la malkunigo de liaj aŭ ŝiaj scioj kaj praktikoj, kiu okazas en amaskomunikiloj, ne ebligas ĉi tiun fakton. Tiam sekvas tion tre idealigita vidmaniero pri la praktiko. Plie, la “absoluta vero” de la scienculoj regule estas ekspluatita, tiel de la ĵurnalistoj liverantaj tribunon al fakuloj pri fakoj, kiuj kelkfoje ne estas iliaj, kiel de la politikaj sferoj, kun la flankeniĝoj, kiujn oni konas: ni pensu pri la konsekvencoj de Ĉernobil aŭ pri la irakaj armiloj amasdetruaj. Fine, la perceptado de la rilatumo de profitoj al riskoj de teĥnikaro ne tre klaras por la ordinarulo, kiu ĉiuokaze ne estas konsultita pri ĉi tiu temo. Kiam aldoniĝas aferoj tiaj, kiaj la infektita sango1, asbesto2 kaj kuraciloj kun gravaj kromefikoj kiel Vioxx3, malfacilas komprenigi la interparolanton malaklamantan “sciencon” laŭ la 5a senco, ke malmulte da aferoj, kiujn li aŭ ŝi kredas kaŝitaj, vere estas; ke ili estas eventuale alireblaj kaj ke la kritiko, kiu devenas de ĉi tiuj dramoj neniel malkonfirmas la sciencan klopodon laŭ la 1a senco kaj glitas sur ĝi tiel, kiel sur anas-plumoj.

La kreskanta malakcepto de scienco fare de la publiko kaj la sukceso de iuj spiritismaj influsferoj devenas de konfuzo inter ĉi tiuj kvin difinoj: ekzemple, scienco kiel racia klopodo esploradi la mondon (1a senco) estos malakceptita ĉar klonado timigas (2a senco), ĉar la atomenergia teknokratklubo ĉiam decidas ofendmokante demokration (5a senco), ĉar la atombomboj eksplodis (3a senco), ĉar povokvereloj manifestiĝas dum sciencaj kongresoj (4a senco), aŭ ĉar rezulto, kiun oni taksis vera, pruviĝis malvera (2a senco).

Plumbistoj klopodas celante kompreni racie kiel malfunkcias la sanitaraj instalaĵoj. Ili do uzas ĉiutage sciencan metodon.
Plumbistoj klopodas celante kompreni racie kiel malfunkcias la sanitaraj instalaĵoj. Ili do uzas ĉiutage sciencan metodon.

Ja povas temi pri konfuzo, sed ankaŭ pri grava manipulado: utiligante la nuran vorton “scienco” sen precizigi, pri kiu senco temas (ofte devus temi pri la 1a senco, sed ŝajnas esti komprenata de la publiko laŭ la 4a aŭ 5a), oni lasas disvastiĝi la miskomprenon, laŭ kiu la racia klopodo malkovri la mondon rekte gvidas al malutilaj sociaj konsekvencoj. Ni insistas pri tio, kio laŭ ni devus esti komune akceptita punkto: la fakto, ke scienco laŭ la 4a aŭ 5a difinoj kontraŭstareblas, kaj kontraŭstarindas, ne sekvigas, ke oni forĵetu ĉiujn aliajn sencojn de l’ vorto. Male − la tuta kritika klopodo ĉi tie kuŝas − estus grave diskonigi tion, ke realproprigo de scienco kiel klopodo estas multe pli efika ol nura kaj pura deturno. Ni plu limigos nin al rekamado de scienco laŭ la 1a senco.

Kiel skribis la franca fizikisto Brok (Broch), “la metodo, pli ol la rezulto, fakte karakterizas la sciencan spiriton”.

Traduk-adaptita de Andreo Hoaro el Richard Monvoisin, Pour une didactique de l’esprit critique [Por didaktiko de l’ kritika spirito], doktora disertaĵo, Grenoblo, Francujo, 2007. Pri la modifoj kaj adaptoj respondecas nur la esperantiginto.

  1. NdT: Temas pri la skandalo, kiu okazis en pluraj landoj en la jaroj 1980aj kaj 1990aj pro infektoj per sangtransfluigo. Pro neekzisto aŭ neefikeco de sekur-aranĝoj, pluraj personoj estis infektitaj de la aidosa aŭ C-hepatinflama virusoj
  2. NdT: Temas pri la francuja “asbesta skandalo”, t.e. la francuja konsciiĝo, ĉefe dum la 1990aj jaroj, pri la sana problemo kaŭzita de kontakto kun asbesto. (Laŭ franclingva Vikipedio)
  3. NdT: Komerca nomo de rofekoksibo, nesteroida kontraŭinflama kuracilo. Ĉi tiu kuracilo estis forigita de la merkato en 2004, ĉar ĝi plialtigis la probablon havi kormuskolan ŝtopiĝon. (Laŭ franclingva Vikipedio)
Non classé