Eblaro-kaptilo

alt

Per tiu ĉi kunmetaĵo, oni provas esprimi kiel la homa cerbo, kiu jam ŝategas subjektivan konfirmon, povas fali en provekzempleran biason plej malfacile malkovreblan. Uzu ni ekzemplon pri klarvideco, aŭ duobla vidado. Iu klarvideco-praktikanto anoncas: « Atentu pri veturiloj, pri veturilakcidentoj ».… Continue reading Eblaro-kaptilo»

Glita krutaĵo

« Troiga disvolvado de konsekvencoj, aŭ fatala sinsekvo » Metodo: disvolvi ekscese la malbonajn konsekvencojn de eblo ia, por refuti ĝin poste demonstrante, ke ĝia efektiviĝo nepre kaŭzus katastrofon. La eblajn konsekvencojn oni prezentas kiel domaĝaj, fiaj, malmoralaj, ktp. Ĉar ili estas… Continue reading Glita krutaĵo»

Onus probandi aux pruvodevo

Ni faru ekzerceton: bonvolu fermi la okulojn dum duonsekundo… Bone, vi povas malfermi ilin1. Sciu, ke tiu ĉi libro, kiun vi tenas enmane, profitis la momenton por transformiĝi en egalmasan, buloforman, verdaĉan monstreton, silentan kaj senodoran. Tiel rapida estis la… Continue reading Onus probandi aux pruvodevo»

La Mateo efiko

La nomo « Mateo fenomeno » venas el la parabolo de la talantoj, en la evangelio laŭ Mateo (inter 60 kaj 85 p.K.), kiu diras: « Kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for… Continue reading La Mateo efiko»

La drako en la remizo de Carl Sagan kaj Ann Druyan

dragon invisible

Instrua dokumento simpla, potencega, kaj « fajroŝpruca », tiu ĉi rakonto certe utilos en klasĉambroj. Jen nepraĵo de la hodiaŭa skeptika pensado, je la sama rango kiel la dento de Fontenelle, la parobolo de la akvujo de Bellamy, la dio de la… Continue reading La drako en la remizo de Carl Sagan kaj Ann Druyan»