Eblaro-kaptilo

Per tiu ĉi kunmetaĵo, oni provas esprimi kiel la homa cerbo, kiu jam ŝategas subjektivan konfirmon, povas fali en provekzempleran biason plej malfacile malkovreblan. Uzu ni ekzemplon pri klarvideco, aŭ duobla vidado. Iu klarvideco-praktikanto anoncas: « Atentu pri veturiloj, pri veturilakcidentoj ». Kia estas la onta eblaro?

« Atentu pri veturiloj, pri veturilakcidentoj » sekvigas du kondutojn:

Aŭ oni estos plej atenta stirante (ĉar oni grande fidas la praktikanton, aŭ oni estas tre sugestebla kaj akceptema pri instrukcioj tiaj);

Aŭ oni forgesos pri la diritaĵo (ĉar oni fajfas pri ĝi).

Kvar postsekvoj povas tiam esti atendataj:

Al la plejatentuloj, eĉ tute malgrava akcidenteto probable pensigos tuje, ke la aŭguristo pravis;

Al la distriĝemuloj, eĉ tute malgrava akcidenteto probable pensigos tuje, ke la aŭguristo pravis (ve, kial oni ne priatentis lin?)

Plejatentuloj, al kiuj nenio okazos grande riskos konkludi: « Bonŝance, la aŭguristo avertis min ».

Tiuj, kiuj fajfis pri la averto kaj forgesis ĝin, grande riskos, se nenia malbonaĵo okazos… neniam rememori la diritaĵon. Kaj plej probable, ili ne rakontos tion, kio estas, fakte, fuŝaŭguro.

Kvar situacioj: tri subjektive konfirmas la antaŭdiron, kaj sendube estos prezentitaj kiel preskaŭmirakloj, kaj unu plej probable estos forgesita. La solaj memoraĵoj, kiuj restos pri la antaŭdiro estos pozitivaj.