Kritikopensada kurso en Esperanto

CorteX_optika-iluzio
Optika iluzio el la kurso

Ekzistas reta kaj senpaga kurso en Esperanto pri kritika pensado, sufiĉe bone kreita. Necesos pli mal pli 4 horojn por fini ĝin kaj vi certe ĝuos ĉi-tiun tempon. Kreis ĝin personoj el Slovakio, Germanio kaj Austrio dank’al financa subteno el la Euxropa Komisiono.

Vi lernos interalie:

– diferencigi aserton, argumenton, opinion, fakon kaj supozon;

– kio estas optika iluzio kaj kial estas grave koni, kion ĝi estas;

– memdemandi de kie venas informojn kaj ĉu la fontoj estas fidindaj;

– kritikadon de la amaskomunikiloj;

– vortludojn, kiujn ofte uzas politikistoj kaj ĵurnalistoj por gravigi aux nuancigi paroladojn;

– sofismojn, kiel la pajlohomo, la senrilata argumentado (aux « ruĝa haringo »), la ekfrapa efiko, ktp.

Kompreneble ni rimarkis kelkajn malfortojn. Ekzemple kelkaj asertoj, prezentataj kiel veraj, estas kritikindaj, kiel « nacia banko estas kredinda institucio ». Pli ĝenerale la kurso tre fidas je la ŝtataj kaj euxropaj institucioj. Sed ĉi-tiu kurso niakone estas la sola retkurso pri kritika pensado en Esperanto, kaj tamen estas sufiĉe bonkvalita, ni do diskonigu ĝin.

Ĝuu ĝin!

Dankon al Andreo pro la artikolokorektoj