La Mateo efiko

La nomo « Mateo fenomeno » venas el la parabolo de la talantoj, en la evangelio laŭ Mateo (inter 60 kaj 85 p.K.), kiu diras: « Kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas » 1.

Sankta Mateo verkante, inspirite de la Kristo, iluminaĵo, Arras, ĉirkaŭ 1230.

La parabolo estas sufiĉe malklara por okazigi diversajn interpretojn, inter kiuj la plej komuna estas, ke oni devas fruktigi la « talantojn », ne malŝpari la donacojn ricevitajn el la Ĉielo, kaj dediĉi sin al pligrandigo de la reĝujo de Dio. La sociologo Robert K. Merton rilatigis tiun maksimon al la scienca mondo en 1968 en artikolo, kiun aperigis la revuo Science. En ĝi, li priskribis tiun « malsimplan fenomenon de misatribuo de scienclabora patreco » per kiu oni tendencas atribui al jam agnoskitaj scienculoj la patrecon de novaj ideoj trovitaj de pli junaj aŭ nekonataj kolegoj 2.

Ĝi konkretiĝis en la 1970-aj jaroj kiam Jonathan R. Cole kaj Stephen Cole konstatis, ke relative eta aro de fizikistoj produktas senproporcian grandegan parton de la plej gravaj artikoloj eldonitaj pri fiziko 3. William Broad kaj Nicholas Wade, en sia libro titolita The Patchwork Mouse [La trompa muso], parolas pri aŭreolo fenomeno:

« Tiuj ofte citataj fizikistoj ŝajnas aparteni al elito, tiomgrade ke plejofte ili laboras en la naŭ plej bonaj universitatoj de fiziko en Usono, kaj estas anoj de la Nacia Akademio pri Sciencoj de ĉi tiu lando. Pro tio, oni povas konkludi, ke almenaŭ kelkaj membroj de la reganta sciencelito okupas sian rangon danke al sia merito (…) Tamen, povas ekzisti « aŭreolo fenomeno » – la nura aparteno de scienculo al unuaranga fakultato de fiziko povas pli alte taksigi ilian verkon, kiun pro tio estus pli ofte citata ». 4

Tiu fenomeno videblas en la « kamaradaĉsistemoj » kaj la nepotismo latenta en la scienca mondo. Ekzemple nur pro la relativa malsevereco per kiu scienceldonejoj juĝas artikolojn de eminentulo kompare al tiuj de junaj nekonataj esploristoj 5. Jen kio certe memorigu la historion de Georg Ohm, kiu « restis tute neatentita de la germanuniversitataj fakuloj, ĉar ili malalte taksis la esploradon de matematika profesoro laboranta en jezuita mezgrada lernejo » 6.

Tiusence, la Mateo fenomeno estas kromefiko de tiu vasta kategorio de sofismoj: la antaŭinklino al aŭtoritato.

Jen lasta, pli freŝa ekzemplo, el artikolo titolita « Nous ne sommes pas des robots » [Ni estas ne robotoj], de Serge Halimi, en Le Monde diplomatique, oktobro 2013.

« (…) En Francio, la Ŝtato daŭre elspezas centojn da eŭraj milionoj ĉiujare por subteni la gazetaron – laŭ la Revizora Kortumo, inter 7.5 kaj 11 % de la tuta vendosumo de la eldonistoj 7.Antaŭ ĉio por subvencii la poŝtan sendadon de gazetoj, preskaŭ ĉiam favorante la plej dikajn eldonaĵojn (la reklamplenajn, alidirite) anstataŭ tiujn, kiuj estas pli maldikajn, malpli devojigeblaj kaj pli liberaj. Sed la impostpagantoj elspezas ankaŭ 37 milionojn da eŭroj por taggazetaj liveroj, sen plia distingo. Kaj oni aldonas 9 milionojn da eŭroj, ĉi-foje rezervitajn al la plej malriĉaj el ili. Tiom da ofte malbone direktita favorkoreco povas okazigi amuzajn parakdoksojn. Granda kontraŭanto al publikaj elspezoj kiam ili rilatas al edukado anstataŭ al armado, Le Figaro de Sro Dassault ricevis 17.2 milionojn da eŭroj de la Ŝtata trezorejo de 2009 ĝis 2011; L’Express, kiu kontraŭas preskaŭ samakrege la « asistadon », 6.2 milionojn da eŭroj; Le Point, kiu ŝatas kritiki la « Ŝtatan mamnutradon », 4.5 milionojn da eŭroj. Kaj rilate al Libération (9.9 milionojn da eŭroj, denove laŭ la Revizora Kortumo), kaj al Le Nouvel Observateur (7.8 milionojn da eŭroj), ĉar ili sufiĉe intimiĝis kun la nuna regado, pluraj regionoj aŭ urboj estrataj de socialistaj deputitoj ankaŭ subvencias ties lokajn « forumojn » 8.

Antaŭ tridek jaroj, la Socialista Partio jam interesiĝis pri la afero. Ĝi deklaris: « Endas modifi la porgazetaran asiston (…) Oni ĉesigu sistemon, kiu malavaras favore al la plej riĉaj, kaj sin forturnas de la plej malriĉuloj. (…) »

Eltirite plejparte el Pour une didactique de l’esprit critique, de Richard Monvoisin, kun kelkaj ŝanĝoj de Nicolas Pinsault. Esperantigis la kebeka skeptikulo.

Notes:

  1. Mateo 13, 12
  2. Robert K. Merton 1968, paĝoj 439-459
  3. Jonathan R. Cole, Stephen Cole, The Ortega Hypothesis. Science, 178 (1972) 368–375
  4. Broad kaj Wade (1994) La souris truquée. Enquête sur la fraude scientifique, (1973), Points Science, Seuil, paĝoj 123-124
  5. Pri tiu temo, vidu: Bourdieu, Science de la science et réflexivité, Collection Raisons d’agir, Liber éditions (2011).
  6. Broad kaj Wade, jam cit., paĝo 124.
  7. « Les Aides de l’État à la presse écrite », julio 2013.
  8. Julien Brygo, « Forums locaux pour renflouer la presse nationale« , Le Monde diplomatique, septembre 2013.