La ora dento de Fontenelle

Jen metaforo utila por reliefigi kelkajn fiksajn ideojn de paranormalistoj.

Certigu ni la fakton antaŭ ol zorgi pri la kaŭzo. Ja malrapida tiu metodo estas por la plejparto, kiu nature kuras al la kaŭzo kaj flankenlasas la verecon de la fakto. Tamen, ni tiel evitos esti mokitaj, pro la malkovro de ĥimeraĵa kaŭzo.

Ĉirkaŭ la fino de la pasinta jarcento, bedaŭrindaĵo tia okazis tiel amuze al kelkaj germanaj scienculoj, ke mi ne povas ne elvoki la aferon ĉi tie.

« En 1593, disvastiĝis la onidiro, ke en la buŝo de sepjara Sileziano, kiu estis perdinta siajn laktodentojn kreskis, inter siaj normalaj daŭraj dentoj, unu kiu estis ora. Horstius, profesoro de medicino de la universitato de Helmstadt, raportis, en 1595, pri tiu dento, kaj asertis, ke ĝi estas parte natura, parte mirakla, kaj sendita de Dio al tiu knabo por konsoli kristanojn persekutitajn de la Turkoj. Imagu: kia konsolo, kaj kia rilato inter tiu dento kaj la kristanoj kaj Turkoj! Tiun saman jaron, por ke al tiu ora dento ne manku heroldoj, Rullandus verkis ĝian historion. Du jarojn poste, Ingolsteterus, alia eminentulo, skribe kontraŭstaris al tio, kion pensis Rullandus pri la ora dento, kaj Rullandus tuj faris belan kaj multescian rebaton. Alia famulo nomata Libavius, kolektis ĉion, kio estis dirita pri la dento, aldonante sian propran opinion. Post tiom da erudiciaĵoj, nur mankis, ke ja ora estu la dento. Oraĵisto ekzamenis ĝin, kaj montris, ke ĝi fakte estas tre lerte kovrita per orfolio. Bedaŭrinde, unue venis la libroj, kaj nur poste la oraĵisto. »

Nenio estas pli konforma al la naturo, ol agi tiele en ĉiaj cirkonstancoj. Konfirmas nian malscion ne tiom kio estas ja, sed kies kialon ni ne konas, kiom kio estas ne, kaj kies kialon ni malkovras malgraŭe. Tio signifas ne nur, ke ni ne havas vero-atingigantajn principojn, sed ankaŭ, ke ni havas aliajn, kiuj per malvero kontentiĝas.

Bernard le Boyer, de Fontenelle, Histoire des oracles, ĉapitro IV (1687).

Redaktis unue Richard Monvoisin, esperantigis la kebekan skeptikulon.

Non classé