La teujo de Russell

En artikolo (kies originala angla versio troviĝas ĉi tie) titolita «Ĉu ekzistas Dio?», verkita – sed neniam eldonita – en 1952 por la revuo Illustrated Magazine, Bertrand Russell kreis unu el la plej famkonataj metaforoj de moderna skeptikismo, je la sama rango kiel la drako en la remizo, la fluganta spagetmonstro aŭ la nevidebla rozkolora unukornulo. Jen esperantigo de la teksto.

Se kredi multaj ortodoksuloj, endas al skeptikuloj malpruvi dogmojn, anstataŭ al dogmemuloj pruvi ilin. Kompreneble, tia rezono eraras. Se mi asertus, ke inter la Tero kaj Marso porcelana teujo sekvas elipsan orbiton ĉirkaŭ la Suno, neniu kapablus malpruvi mian aserton, des pli se mi antaŭe aldonus la detalon, ke la teujo estas tro eta por esti vidita, eĉ de niaj plej potencaj teleskopoj. Kaj se mi pludirus ke, ĉar mian aserton ne estas malpruvebla, pridubi ĝin estas nenio alia ol netolerebla aroganteco flanke de la homa racio, oni prave taksus min sensenca. Tamen, se la ekzisto de tia teujo estus asertita de antikvaj libroj, elkatedrigita kiel sakra vero ĉiun dimanĉon, kaj enŝovigita en la menson de junaj lernejanoj, ian ajn hezitemon pri la temo oni konsiderus kiel signon de strangegeco, kaj la dubanton oni sendus al psikiatro, en klerisma erao, aŭ al la inkvizitoro, en pli frua epoko.

Lastatempe, Richard Dawkins komentis tiun metaforon en sia rimarkinda libro The God Delusion [La pridia iluzio].

(…) Organizita religio meritas la plej viglan malamikecon, ĉar, male al la teujo de Russell, ĝi estas potenca, influhava, neimpostebla, kaj sisteme instruita al infanoj tro junaj por sin defendi kontraŭ ĝi. Oni ne devigas lernejanojn pasigi jarojn parkerigi frenezetajn librojn pri teujoj. Publikaj lernejoj ne eksklusivas infanojn, kies gepatroj preferas neortodoksan teujon. La fideluloj de la teujo ne ŝtonumas la malkredantojn, apostatojn, herezulojn, aŭ blasfemantojn de la teujo. Patrinoj ne malpermesas al siaj filoj edziĝi kun aliteujaj religianinoj, pro tio ke ties gepatroj kredas je tri teujoj anstataŭ nur unu. Tiuj, kiuj enverŝas lakton unue ne mutilas tiujn, kiuj preferas unue enverŝi teon. (…)

Esperantigis la kebeka skeptikulo