La Cortecs en esperanto 

Ni ege bondezirus ke la ne-franclingvanoj povus koni niajn laborojn kaj eventuale transdoni al ni iliajn. Jen ĉi-sube ni prezentas nian kolektivon, kiu nomiĝas Kortekso kaj maldetale iujn el niaj ĉefaj labortemoj. Poste ni aldonas tutajn tekstojn Esperante, jam skribitaj per personoj kiuj laboras pri samaj temoj.

Cortex vert - verda korteksoKiuj ni estas ?

La Cortecs (sonas kiel kortekso franclingve) estas kolektivo transfaka de instruado kaj esploro pri kritika pensado kaj scienco. Ĝi naskiĝis je 2010 en Marsejlo, Montpeliero kaj Grenoblo, Francio, ĉefe universitate, dank’ al kvin personoj. Ĝia celo estas disponigi la produktaĵojn de ĉiuj personoj (instruistoj, esploristoj, lernantoj, ktp) laborintaj pri temo kreskanta la kritikan pensadon, kia ajn sia faka origino. La anoj de la Cortecs estas pagataj nur per iliaj instruadoj kaj iliaj eventualaj publikaj salajroj.
 
Jen iuj ekzemploj de raportoj, artikoloj kaj pedagogiaj sekvencoj, realigitaj aŭ superrigarditaj de ni.
 
Se vi dezirus pli da informoj, aŭ se vi laboras pri similaj temoj, ne hezitu kontakti nin ĉe contact@cortecs.org !
 

Kelkaj el niaj labortemoj

Matematiko, statistikoj, grafikoj kaj ideologiaj misuzadoj

Predpol : antaŭdiri krimojn aŭ banalaĵojn ? Esplorado de la spektaklaj pretendoj deklarataj per Predpol, kompanio eldoninta programaron por policaj antaŭdiroj. Ismaël Benslimane, 2014

Analizo de partizana reklamo pri la enmigro en svisa gazeto. Julien Peccoud, 2014

Politikaj sciencoj kaj statistikoj – Analizo de la ciferoj pri la delikteco. Kiam oni parolas en la amaskomunikiloj pri la delikteco, ciferoj kaj statistikoj pluvegas, plejofte sen neniu antaŭzorgo por klarigi ilian kuntekston aŭ kion ili vere signifas. Guillemette Reviron, 2011

Amaskomunikiloj

Analizo de amas-komunikila traktado pri striko. Okaze de striko en Francio dum la monato de Junio 2014 fare de la fervojistoj, analizo de la stereotipoj vehiklataj per kelkaj francaj radioj. Denis Caroti, 2014

Ĵurnalismo, etiko – Iloj por debato pri esprima libero. Richard Monvoisin, 2014

Kino kaj stereotipoj : edukadaj sekvencoj por analizi iujn kinajn traktadojn :

  • la Araboj, turmentatoj fare de la kino. Uzanta la filmon Hollywood kaj la Araboj (Reel Bad Arabs: How Hollywood Vilifies a People). Djamel Hadbi, 2014

  • Aladdin de Disney kaj liaj seksismaj kaj rasismaj arketipoj. Andréa Rando-Martin, 2014

Medicino kaj sano

Sciencaj taksadoj kaj historiaj analizoj de la praktikoj uzataj per la movflegistoj :

  • la biokinergio (biokinergie france). Le CorteX, 2014

  • la fasciterapio (fasciathérapie france). Nelly Darbois, 2012

  • la mikro-kinezoterapio (microkinésithérapie france). Thibaud Rival, 2012

Taksado de la osteopatiaj fundamentoj : komparo de la modeloj kaj principoj eldonitaj per A. T. Still (19-a jarcento) kaj la Monda Organizaĵo pri Sano (2010). Maguendra Codandamourty, 2014

La aplikata kinezologio : protokolo eblanta testi la diagnozan kapablon de la muskoltesto, kiu povus determini la stresintensecon en la korpo. Le CorteX, 2011

Libroj (franclingve) :

  • Ĉio, kion vi neniam volis scii pri la manaj terapioj, Nicolas Pinsault kaj Richard Monvoisin, PUG, 2014

  • Kritika spirito, ĉu vi ĉeestas ? 30 zetetikaj aktivecoj por akrigi sian kritikan pensadon, Book-e-book, La CorteX, 2013

  • Kvantoks, ideologiaj misuzadoj de la kvantuma mekaniko, Richard Monvoisin, Book-e-book, 2013

  • La floroj de Bach, enketo en eliksirlando, Richard Monvoisin, Book-e-book, 2008

Historio

La metronomo de Lorànt Deutsch : ekzemplo pri ŝajnohistorio. Kritika legado kaj sintezo de polemikoj ĉirkaŭ franca libro pri la francia historio. Guillaume Guidon, 2013

Biologio

Biologio, esencismo – Naturo, ekologiismo, seksismo, rasismo, specismo. Kiel paroli pri la kompleksa koncepto de naturo. Analizo de ĝia traktado kaj reprezento. Guillemette Reviron, 2011

Metodologio

Kiel rapide idei pri la efikeco de tekniko aŭ ilo uzata en movflego ? Nelly Darbois, 2014

Kiel opinii pri scienca diskuteblo kiam oni ne estas fakulo pri la temo ? Ekzemplo kun la GMO (Genetikaj Modifaj Organismoj). Guillemette Reviron, 2013

Taksiloj por sciencenhavaj verkoj. Prezento kaj apliko de kelkaj iloj al du francaj libroj pri la sociaj kaj sanaj efektoj de la televido. Nelly Darbois kaj Albin Guillaud, 2013 

Epistemologio

La scienco – trejnbazo por la instruistoj, kiuj volus paroli pri scienco. Kelkaj el la plej oftaj demandoj dum la debatoj pri scienco kaj niaj respondmanieroj. Denis Caroti kaj Richard Monvoisin, 2011

Por didaktiko de la kritika pensado – Zetetiko kaj uzado de la ŝajnosciencaj interlinioj en la amaskomunikiloj. Por la studantoj, ĵurnalistoj kaj instruistoj, ĝi prezentas rezonadajn bazojn, komunikilajn aranĝaĵojn pri scienco kaj kelkajn pedagogiajn slipojn. Tezo de Richard Monvoisin, 2007, Grenoblo.

Tutaj tekstoj pri samaj temoj en Esperanto

  • De 2014 legeblas ĉiu-monate artikolojn en la revuo Sennaciulo pri intelekta memdefendo skribataj per Diana Riŝar kaj Andre Hoaro, kiuj tradukas dokumentojn de ĉi-tiu franca retejo Cortecs. En la n-ro 1309-1310 ankaŭ eldonis artikolon pri kritiko de la sistemo de sciencaj publikaĵoj, per Jozefo Lunazzi : Etiko kaj scienco.
  • Ano el la Kebekiaj Skeptikuloj, esperantigis unu el niaj artikoloj pri juna skeptikulo.
  • Robert Molimard, profesoro pri fiziologio, kuracisto, fakulo pri problemoj ligitaj al fumado de tabako, kaj ano el Formindep, esperantigis 2 librojn kaj kelkajn artikolojn (vidu ĉi-tie). Ekzemple unu titolata Elspurajo de mamkancero.

Nelly Darbois

Dankon al Kristian Garino kaj Bert Ŝuman pro la korektadoj