Sano – Juna skeptikulo el Kimrio kontraŭstaras ŝajnsciencon

Rhys Morgan

Jen entuziasmiga raporto de la britia ĵurnalo The Guardian pri juna luktema skeptikulo. Opozicii proponantojn de ŝajnmiraklaj kuraciloj kiam oni estas nur 15-jara montras kiel kritikan pensadon oni povas akrigi tre frue.

Rivelilo de retejaj mensogoj

Pro propra malsano sia, adoleskulo ege interesiĝis pri ĉio, kio aperas en la TTT-ejo rilate medicinon. Konstatinte, ke oni tie vantas multajn miraklajn kuracilojn, li decidis denunci ilin, kiel raportas The Guardian.

16.01.2012, Steven Morris

Kiel multaj adoleskantoj, Rhys Morgan ŝategas videoludojn, rokmuzikon kaj festojn kun amikoj. Sed tiu 17-jara junulo havas ankaŭ tempon por opozicii potencajn organizaĵojn, kiuj reklamas ŝajnmiraklajn kuracadojn kontraŭ gravaj malsanoj. Li batalas el la vivoĉambro de la familia hejmo, en Kardifo. « Mi abomenas, ke oni trouzas ies kredemon », li diras.
Ricevinte gravan diagnozon pri Crohn-malsano, Rhys ĵetis sin en skeptikismon. Lastjare, kiam li devis ĉesi momente iri al la lernejo, li serĉis informojn pri sia malsano, kaj altrankviliĝis antaŭ tiel-diritaj « miraklaj kuracmetodoj ». Unu el tiuj aparte kaptis lian atenton : la Mirakla minerala solvaĵo (MMS), kiun retpaĝaro prezentis kiel « vera solvo » kontraŭ aideso, hepatito A, B kaj C, malario, herpeto, tuberkulozo, kaj « la plejparto de kanceroj ». La Food and Drug Administration (Usona Manĝo kaj Drogo Servo) rekomendis al kuracatoj tuj interrompi la uzadon de tiu produktaĵo. Samajn avertojn oni dissendis en la Unuiĝinta Reĝlando. « Malgraŭ tio, en TTT-ejaj forumoj, oni rekomendis MSS-on. Mi do komencis klarigi, ke tiu kuracilo estas ne tiel bona, kiel oni asertas. » El iu forumo, oni eĉ forpelis lin: « Oni diris al mi, ke mi estas provokisto ».

Je la komenco de 2011, Rhys resaniĝis – danke al « alopatiaj » kuracmetodoj – kaj reiris al la lernejo. Dum la someraj ferioj, li interesiĝis pri monkolektadkampanjo por juna virino frapita de neoperaciebla cerbtumoro, kiu deziris ricevi kuracadon ĉe la kliniko Burzynski, iu esplorejo en la urbo Hustono, Usono. Tiu kliniko, kies devizo estas « Kuraci hodiaŭ la morgaŭan kanceron », prizorgas malsanulojn per « antineoplaston-oj », kemia kunmataĵo priskribita kiel « molekula ŝaltilo, kiu haltigas la vivprocezon de nenormalaj ĉeloj ».
Rhys serĉis informojn pri la kliniko, kaj tio, kion li trovis ne konvinkis lin. « Mi en la TTT-ejo trovis nenion seriozan por apogi tiajn asertojn. » Incitite de la fakto, ke malesperuloj eble pasigis siajn lastajn tagojn ĉe la alia flanko de la planedo, fidante kuracadon neelprovitan, li skribis pri la kliniko en sia blogo. En novembro, li ricevis retmesaĝon de iu Marc Stephens, kiu akuzis lin pri kalumnio kontraŭ la kliniko Burzynski. « Mi iom ektimis. Mi ne sciis, kiu estas tiu homo », la junulo diras. Aliaj retmesaĝoj sinsekvis. Rhys timis, ke prikalumnia proceso perdigu al la gepatroj la tutan havaĵon – domon, veturilon, ŝparaĵon. La homo montriĝis pli kaj pli minaca. Li informis la lernejon de Rhys pri lia agado, kaj alsendis al li kunsendaĵe satelitfotografaĵon de la gepatra domo. La junulo rivelis la korespondadon en sia blogo. Fine, la kliniko publikigis gazetaran komunikon en kiu ĝi distanciĝis de Stephens, klarigante ke ĝi dungis lin kiel
« eleksterkunlaboranto » por ke li provu « ĉesigi la disvastigon de malĝustajn informojn ». Ĝi rekonis, ke estas kontraŭetike sendi satelitfotografaĵon kaj personajn komentojn al logistoj. La organizaĵo pardonpetis, kaj deklaris ne plu havi profesiajn rilatojn kun Marc Stephens. La komuniko ne mencias Rhys Morgan, sed substrekas, ke la blogistojn, kiuj faris « malverajn kaj kalumniajn » deklaraciojn kontaktos la advokatoj de la kliniko. Ĝi ankaŭ diras, ke la malsanulino por kiu oni kolektis monon bonfartas, kaj ke ŝia tumoro iom post iom malaperas. Ĝi poste citas 13 artikolojn, en kiuj, ekde 2006, oni rekonas la efikon de la antineoplaston-a kuracado.
Rhys ne malkuraĝiĝas. Li estas certa sekvi la taŭgan vojon. « Tiuj uloj volas timigi, silentigi min. » 

Li intencas esplori la agadon de alia kontraŭkancera kliniko, kaj celas kosmetikaĵojn kaj aliajn alernativajn kuracmetodojn. Post la mezgrada lernejo, li ŝatus studi ĉe la universitato kaj iĝi kuracisto kaj ĵurnalisto. Sur ia Tviterpaĝo, li jam prezentas sin kiel « Ĵurnalisto. Skeptikulo ».

Informis nin Mathieu Ruiz, diskonigis Richard Monvoisin, esperantigis la kebeka skeptikulo