Usona kurso : Fraŭdoj kaj Misteroj en Historio

Ni ĉi-sube kopias artikoleton el la Scienca Revuo blogo. Ĝi informas pri kritika pensadokurso en Usono, nomata « Fraŭdoj kaj Misteroj en Historio » kaj ĝia influo pri kredemo al dubindaj informoj. Dankon al Wendel Teles Pontes pro la publikiga akcepto.

Astrologio, alkemio kaj NIFOj estas unu el la plej popularaj scioj kiuj inkludiĝas en la kategorio de pseŭdosciencoj, kies difino estas instruaro aŭ praktikado sen scienca bazo aŭ sen scienca rigoro. Malgraŭ tio, nuntempe diversaj pseŭdosciencoj forte disvastiĝas kaj ties kredemuloj multnombriĝas. Estas ĝenerala kompreno ke, instruante kiel uzi ilojn por analizi la sciencan kvaliton de supozeble sciencaj asertoj permesas homojn pli bone juĝi pri la vereco de tiuj asertoj. Tamen, tiu aserto estas pli teoria ol efektive science pruvita. En scienco, ne gravas kiom logika estas la teorio, ĝi bezonas eksperimentan pruvon.

Du sciencistoj el Usono decidis kalkuli ĉu eblas instrui kritikan pensadon al lernantoj, kaj kiel tiu lernado povas pretigi la gejunulojn rekoni nesciencajn asertojn. Por pruvi la teorion, la sciencistoj decidis kontroli la kritikan pensadon de lernantoj kiuj kursas Historion kaj trapasis kurson pri kiel pensi kritike dum semestro. Oni elektis Historion ĉar tiu ĉi fako havas kelkajn dubindajn popularajn asertojn, kiel la ideo ke pratempaj eksterteraj astronaŭtoj respondeciĝas pro supozeble “miraklaj” antikvaj konstruaĵoj.

La sciencistoj aplikis demandaron al lernantoj de la kurso de Historio kun specifa fokuso pri kiel rekoni pseŭdosciencajn asertojn kaj komparis kun la respondoj de lernantoj de Historio (sen kursi la specifan kurson) kaj Psikologio.

La kurso, nomata “Fraŭdoj kaj Misteroj en Historio”, uzis kiel bazan libron la volumojn “Fraŭdoj, mitoj kaj misteroj: scienco kaj pseŭdoscienco en arĥeologio” (Feder, 2010) kaj “El Stonehege al Las Vegas: arĥeologio kiel populara kulturo” (Holtorf 2005). La kursanoj devis diskuti la aŭtorojn, analizi la informojn, kaj aldone uzis la meĥanismojn pri kritika pensado de la fama astronomo Carl Sagan, el sia libro The demon-haunted world: science as a candle in the dark (1996). Post semestro, la sciencistoj reaplikis la demandaron, kaj konstatis ĉu la kredemo-indekso ekhavita post apliki unuafoje la demandaron ŝanĝis post la kurso.

La rezulto estis, ke lernantoj de la kurso pri pseŭdosciencoj perdis kredemon al dubindaj informoj, multe pli ol tiuj kiuj kursis Psikologion aŭ eĉ la propra Historio-kurson sen tiu specifa kurso. Fakte, la rezulto klare elmontras, per praktika eksperimento, ke instrui la meĥanismojn per kiu oni povas rekoni pseŭdosciencajn asertojn kaj distingi la rigore sciencajn asertojn estas valora kaj fruktodona maniero stimuli kritikan pensadon. La sciencistoj elmontris, ke kritika pensado povas esti kontentige instruita kaj ĝi malgrandigas la kredemon al pseŭdosciencaj informoj. Aldone, ili rekomendas ke kursoj kiel Historio kaj Psikologio aldonu kiel parton de ĝi lecionojn pri meĥanismoj de kritka pensado, kaj kiel uzi ĝin por distingi sciencajn informojn de tiuj pseŭdosciencaj.

Fonto: Anne Collins McLaughlin & Alicia Ebbitt McGill. Explicity teaching critical thinking skills in a History Course. Sci & Educ (2017). doi:10.1007/s11191-017-9878-2 kaj Scienca Revuo blogo.

CorteX_scienca-revuoLernado-de-kritika-pensado