Onus probandi aux pruvodevo

Ni faru ekzerceton: bonvolu fermi la okulojn dum duonsekundo… Bone, vi povas malfermi ilin1. Sciu, ke tiu ĉi libro, kiun vi tenas enmane, profitis la momenton por transformiĝi en egalmasan, buloforman, verdaĉan monstreton, silentan kaj senodoran. Tiel rapida estis la fenomeno, ke vi nenion sentis… Kio? Vi aŭdacas dubi! Nu, pruvu, ke mia aserto malveras… Ha! Vi ne kapablas, do vi devas akcepti la ekziston de mia monstro.

Vi jam komprenis: verecpruvo pri ajna aserto venu de la asertanto, kaj de neniu alia. Estas plenumende de Raël, alinome Claude Vorilhon, pruvi mem ke li renkontis eksterteranojn; liaj kontraŭuloj devas pruvi nenion ajn. Same, ne la kritikantoj de permana terapio devas pruvi ĝian neefikon – tiuj, kiuj asertas, ke ĝi estas efika pruvu la verecon de sia aserto.2 Imagu la absurdon se endus konsideri kiel vera ajnan aserton pri nova kuracilo kaj atendi malpruvojn por ĝin forĵeti. Iu ajn ĉarlatano povus rebati, kontraŭ ies duboj: « Pruvu, ke mia panaceo ne estas miraklofara ». Ĉiumaniere, pruvi neekziston neeblas logike. Tiun problemon oni nomas pruvodevo (onus probandi en la latina) – devo plenumenda de tiu, kiu asertas.3 Inversigo de tiu devo estas la fiilo preferita de la ad ignorantiam uzantoj, kiuj, ekzakte kiel pri nia verda libro-monstro, ŝatas diri, ke iu aserto estas vera, ĉar oni ne montris, ke ĝi estas falsa.

(El Tout ce que vous n’avez jamais voulu savoir sur les thérapies manuelles, N. Pinsault, R. Monvoisin, PUG, 2014)

1 Nu, vi ne povas legi tion: vi ĵus fermis la okulojn…

2 Oni distingu inter ĝenerala kaj propra efiko.

3 Kondiĉe, ke ĉiuj estu kapablaj krei kaj apliki eksperimentajn pruvojn. Seniluziige, pro la granda aro de financaj kaj leĝaj malebligoj, averaĝuloj tre probable ne sukcesos prie.