Sofismo estas rezonado ŝajne korekta, sed fakte erara. Ĝi distingiĝas de paralogismoj per la fakto, ke ĝi estas intence trompa.
Antaŭsupozo de la pruvotaĵo
Oni antaŭsupozas pruvotaĵon, kiam oni starigas demonstron, kies konkludo estas akceptita jam antaŭe, aŭ kiu ŝajnas sencohava nur se la aŭskultanto jam akceptis tiun konkludon.
Ekzemplo:
Psikogenealogio estas ja efika terapio, ĉar ĝi helpas homojn pli bone farti.
Ĝi povas alpreni plurajn formojn:
La formo de subsugesto: Hodiaŭ komenciĝas la proceso de aĉa murdisto.
La formo de demanda subsugesto: Ĉu vi volas diri, ke fizikaj leĝoj ekzistas sendepende de Dia volo?
La formo de analogio: Same kiel domo bezonas arkitekton, la universo klare bezonas Kreinton.
La formo de rondira rezonado: Virgulino naskis Jesuson. Kiel eblus tio sen dia interveno? Kia ajn la respondo, ĝi nerekte agnoskas la ekziston de dia volo.
La formo de ĝirafpelilo: Tiu ĉi ĝirafpelilo estas efikega. Pruve: Ĉu vi vidas ĝirafojn en la ĉirkaŭaĵo?
Ne hezitu proponi kompletigaĵojn aŭ ekzemplojn pri tiu sofismo.
Ekfrapa efiko
La ekfrapa efiko konsistas en uzado de konotacio (aŭ kromnocio – kiun oni povus ankaŭ nomi vortpezo) – por venigi en la menson de la interparolanto ideojn iom (aŭ tre) malsamajn, ol tiuj, kiuj kutime akompanas iaj vortoj. Ĝi estas fiuzado de la distanco inter konotacio kaj denotacio. Du vortoj povas esti samdenotantaj, sed elvoki malsamajn konotaciojn, plaĉajn aŭ malplaĉajn, laŭkaze .
Uzante la ekfrapan efikon, oni bazas sin malpli sur la senco de la vortoj, ol sur la emocioj, kiujn ili povas estigi.
Jen kelkaj ekzemploj:
Duhidrogena monooksido estas kemia (molekula) kombinaĵo senkolora kaj senodora, kiun oni ankaŭ nomas duhidrogena oksido. Ĝi troviĝas en pluraj kaŭstikaj, eksplodpovaj, aŭ toksaj kombinaĵoj, kiel sulfata acido, nitroglicerino kaj etilalkoholo.
Ĉi-sube, duhidrogena monooksido en likva formo kaj rivero malpurigita de duhidrogena monooksido.
Fakte, duhidrogena monooksido estas nur akvo. En tiu ĉi ekzemplo, la ekfrapa efiko venas de la uzo de sciencaj terminoj – vortoj ja timigaj. Kvankam ĉio kio estas menciita veras, la efiko estas esence negativa. Oni povas estigi bonegan ekfrapan efikon eĉ per nuraj bildoj.
Francio komencas la rekonkeron de la tuta teritorio de Malio. Ĉu oni ne provas mildigi la krudecon de la vorto vere uzenda ĉi tie – milito? Sed termino tia kuntrenas negativan efikon…
Kaj fine, jen kelkaj ekzemploj el la Eta kurso pri intelekta sindefendado de Normand Baillargeon : Inteligenta frapo – bombado, kiun oni esperas preciza, pro la proksimeco de civitanoj al la celo; Ekspedicieto – invado; Ekstraj mortintoj civitanaj viktimoj.
Pli da detaloj en la ĉi-supre menciita libro de Normand Baillargeon franclingve.
Redaktis france anoj el Cortecs, esperantigis la kebeka skeptikulo
La ĉifonfiguro, alinome paljohomo
Ĉi tiu sofismo konsistas el du ŝtupoj. Unue, krei ĉifonfiguron falsante la starpunkton de la interparolanto tiel, ke ĝi iĝu erara kaj facile refutebla. Due, detrui ĝin asertante, ke oni refutis la starpunkton de la interparolanto.
Jen kelkaj ekzemploj:
-
La evoluistoj certigas, ke la surtera vivo hazarde aperis. Sed kiel homo aŭ elefanto povus aperi el nenio, el nenie?
-
La kontraŭantoj de astrologio asertas, ke la astroj ne influas nin. Demandu do al maristoj, ĉu Luno ne influas la tajdon!
-
Kritikante la efikon de akupunkturo, vi malŝate flankenbalaas la azian kulturon.
Oni povas utiligi aliajn sofismajn meĥanismojn por krei ĉi tiun ĉifonfiguron tiel, ke ĝi estu eĉ pli facile refutebla. Ekzemple, utiligante:
-
redukton al Hitlero (latine reductio ad Hitlerum) − “resume, vi alprenas eŭgenikismajn teoriojn”;
-
perligan atakon kontraŭ homo (latine argumentum ad hominem) − “vi alvokas Volteron kaj liajn verkojn pri la egalo de l’ homoj, zorge forgesante lian partoprenon en sklavkomerco.
Alvoko al nescio (ad ignorantiam), alinome “inversigo de la provŝarĝo”
Temas pretendi, ke io veras tial, ke ne pruvitas, ke ĝi malveras; aŭ inverse. Jen ekzemploj:
-
Neeblas pruvi, ke min ne forkaptis la eksterteranoj. Do mi estis forkaptita de la eksterteranoj (argumento de Rael, sektestro).
-
Ne pruvitas, ke vifi-ondoj ne estas danĝeraj. Do ili estas.
Ĉi tiu formo de falsa dilemo (vd. la juli-aŭgustan numeron de Sennaciulo) konsistas el la aserto, ke tial, ke nepruvitas la malvero de io, oni povas deklari, ke ĝi veras. Tio ne nur kontraŭstaras racian skeptikismon, sed ankaŭ estas evidenta okazo de inversigo de l’ provŝarĝo: kvankam ja tiu, kiu asertas, devas pruvi sian aserton, tamen, la interparolanto, asertante, ke ĝi veras, subkomprenigas “kaj pruvu al mi, ke tio malveras”. Oni retrovas ĉi tiun sofismon en tiaj frazoj, kiaj: “pruvu al mi, ke homeopatio ne funkcias”.
Jen plia amuza ekzemplo por kompreni, kial “kiu asertas, tiu devas pruvi”:
Se mi asertas, ke inter ĉi tiuj du fingroklakoj (klak, klak!), mi nudiĝis kaj trifoje rondiris la ĉambron saltante per unu piedo, kaj poste revestiĝis, sed vi nenion vidis, ĉar mi estis en superspaco; se mi aldonas “pruvu al mi la malon”, vi bone komprenas, ke vi (false) kaptitas en via argumentaro. Ĉar ja mi devas pruvi tion, kion mi asertas.
La non sequitur (“kio ne sekvas”)
Silogismo estas racia rezonado, kiu konsistas el tri frazoj: du premisoj (maĵora kaj minora), kiuj devas logike konduki al la konkludo. Ĉi tiu rezonmaniero estas la baza principo de multaj famaj asertoj kiaj:
Ĉiuj homoj estas mortemaj
Sokrato estas homo
Do Sokrato estas mortema
Aristotelo formaligis ĉi tiun rezon-manieron kaj klasigis ĉiujn rezon-tipojn. Kelkaj estas logike validaj, ekzemple:
Se A veras, tiam B veras
Nu, A veras
Do B veras
Sed aliaj, ne:
Se A veras, tiam B veras
Nu, B veras
Do A veras
Por kompreni, kial ĉi tiu lasta ne validas, la SAT-anoj partoprenintaj la lastan SAT-kongreson iomete pensu pri la kanto “La pluvo”. Oni povas aserti, ke kiam ĵus pluvis (A), tiam la “trotuaroj malsekaj estas” (B). Kaj jen, promenante, mi vidas, ke la trotuaroj estas malsekaj. “Do ĵus pluvis” ŝajne logike pensas mi… Sed ja povas esti multaj kialoj, pro kiuj la trotuaroj estas malsekaj. Eble purigistoj ĵus pasis. Eble subite multaj homoj decidis lavi siajn biciklojn surtrotuare. Eble… Oni vidas, ke tia rezono ne validas: el la fakto, ke B veras, oni ne povas dedukti, ke A veras.
Okazas sofismo nomata non sequitur tiam, kiam tiaj konkludoj, kiuj ne logike sekvas la premisojn, estas farataj. Oni tamen atentu, ke temas pri la logika valido de la rezono. La konkludo ja povas esti vera, eĉ se ĝi ne sekvas la premisojn, aŭ se la premisoj ne estas veraj:
Ĉiuj rozoj estas bluaj
Ĉi tiu azeno estas verda
Do ĉi tiu rozo estas rozkolora
Utiligante ĉi tiun sofismon, oni iluzitrompas per ŝajnigo de logika rezonado.
“Nu, oni facile povas distingi ĝin”, mense diros la leganto, pensante pri la ĵus menciitaj silogismoj. La problemo estas, ke ili preskaŭ neniam estas tiel prezentitaj. Ili plej ofte kaŝiĝas, dise, kaj unu el la taskoj de la intelekta memdefendanto estas elfosi ilin…
Ekzemploj:
-
Oni diris al mi: “Se vi ne manĝos ĉi tiun kaĉon, vi estos enfermita en punlaborejon.” Nu, mi manĝis ĉi tiun kaĉon, do mi ne estos enfermita en punlaborejon.
-
Ĉiuj rabistoj unue ŝtelis ovon. Vi ŝtelis ovon, do vi iĝos rabisto.
-
Tre probable, supera inteligentulo ludis gravan rolon en la ellaborado de l’ universo. Hazardo kaj iu ajn teorio de l’ evoluo do ne povas esti la solaj kaŭzoj de tia perfekto.
-
Vi kritikas la Freŭdan psikanalizon. Freŭdo estis judo. Do vi estas kontraŭjudisto.
La falsa dilemo
Temas proponi nur du malsamrangajn alternativojn, formetante ĉiujn aliajn, tamen eblajn alternativojn. La celo estas malpliigi la elekton al du alternativoj, kiuj ne vere estas kontraŭaj. Finfine, la elekto estas konfiskita kaj la decido limigita.
-
La Buŝ-argumento: “Kiuj ne estos kun ni, tiuj estos kontraŭ ni”.
-
Se vi ne estas ĉi tia, do vi estas tia.
-
Se vi ne kontraŭas, do vi malkontraŭas.
-
Se vi ne akceptas la komploton de la 11-a de Septembro, vi malkontraŭas Buŝon…
Jen praa rezonmaniero, kie ne estas tria, kvara, kvina vojoj… Ne! Temas pri jino kaj jango, blanka kaj nigra, lumo kaj mallumo de la persa Manianismo de l’ 3-a jarcento. Estas tre disvastigita sofismo, ofte utiligita por kontraŭmeti la “malpli plejmalbonan” alternativon al la plejmalbona:
-
Ĉu nudpiediri aŭ aĉeti ŝuojn fabrikitajn de infanoj en Ĉinujo?
-
Ĉu militon en Irako aŭ lasi tutismon libere disvatiĝi?
-
Ĉu malpermeson de l’ vualo aŭ religian ekstremismon?
La falsa dilemo ankaŭ funkcias pri du malpozitivaj proponoj, kiuj same malpliigas la elektojn. Ĉi tiun falsan dilemon oni nomas “nek-neko”. Ĝi ekzemple kaŝiĝas en ekstremdekstraj frapfrazoj kiel “(Mem elektu landonomon): ŝatu ĝin aŭ ĝin forlasu!”.
Ĉi tiu strategio timindas, ĉar ĝi inside gvidas la debaton, ĝin simpligante al unusola antagonismo. Sed ĉi tiu estas nur ŝajna: la fakto, ke du proponoj interkonkuras, ne nepre sekvigas, ke ili estas kontraŭdiraj. La falsa dilemo estigas iluzion pri “kontraŭdira konkureco”. En la aserto “aŭ vi estas kun ni, aŭ vi estas kontraŭ ni”, oni povas trovi akcepteblajn argumentojn por esti ne “kun ili”, kaj tamen ne esti “kontraŭ ili”: ne estas kontraŭdiro.
Finfine, ambaŭ interkonkurantaj supozoj povas montriĝi malveraj!
Traduk-adaptita de Andreo Hoaro el Richard Monvoisin, Pour une didactique de l’esprit critique [Por didaktiko de l’ kritika spirito], doktora disertaĵo, Grenoblo, Francujo, 2007. Pri la modifoj kaj adaptoj respondecas nur la esperantiginto.