Glita krutaĵo

CorteX_glita_deklivo« Troiga disvolvado de konsekvencoj, aŭ fatala sinsekvo »

Metodo: disvolvi ekscese la malbonajn konsekvencojn de eblo ia, por refuti ĝin poste demonstrante, ke ĝia efektiviĝo nepre kaŭzus katastrofon. La eblajn konsekvencojn oni prezentas kiel domaĝaj, fiaj, malmoralaj, ktp. Ĉar ili estas esence malkonsenteblaj, oni malkonsentu ankaŭ pri la eblo mem.

Ekzemploj:

Se la homaro devenas de la simioj, kien ni? Ruiniĝos la moralo!

Se oni vendus kondomojn per vendaŭtomatoj en liceoj, oni konsentus al seksrilatoj inter junuloj. Tio kuntrenus instigon al diboĉado, estiĝon de zoofilio!

Sciadterapioj malfermas la pordon al uzo de Prozako kaj Ritalino por infanoj.

Se disvastiĝus sociala sekureco, oni instigus homojn al nenifarado, kio malfortigus la ekonomion. Sociaj neegalecoj fariĝus pli kaj pli grandaj. Tiam, ni riskus la kolapson de nia ekonomia sistemo.

Dubi pri la demokratia funkciado de socio kondukas al anarĥio kaj absoluta ĥaoso.

Leĝigi la statuson de kontraŭleĝaj enmigrantoj neeviteble kreos fortan altiron, kiu plifortigos nelican enmigradon.

Tareq Oubrou, imamo de la moskeo Al Houda, ĉe Bordozo, dum intervjuo kun Elisabeth Schemla: « Diru, nun, per kiuj seriozaj argumentoj ni povos oponi poligamion, ekzemple? Ni ŝovis fingron en strangan dentradaron ». E. Schemla, Islam, l’épreuve française, Plon (2013)

En septembro 2013, ĉe la televido, parolas la ĉefepiskopo de Liono, kardinalo Philippe Babarin:

La ĵurnalisto: « Laŭ vi, la lasta akvoguto estus doni la eblon adopti al samseksemaj paroj? » La kardinalo: « Ne akvoguto… La demando estas: kio signifas geedzeco? Estas vorto, kiu reprezentas remparo ŝirmanta la plej malfortan grupon de la socio, tio estas, naskantinoj kaj infanoj, por ke ĉio disvolviĝu kiel eble plej bone. Poste, [samseksema geedzeco] kuntrenas ĉiajn, nekalkuleblajn konsekvencojn, ĉar ili volos geedzecon por tri-kvar personoj, kaj poste, eble – kiu povas diri? – la malpermeso pri sangadulto falos ».

Jen trovaĵo de Christophe Michel, alinome Chrismich, el Chambéry:

« Se oni komencas paroli pri malpunigo de kanabo, baldaŭ oni leĝigos samsekseman geedzecon. Kiam la malpunigo – eĉ la leĝigo – de seksperforto? », diris Jacques-Alain Bénisti, deputito de la UMP, dum politika debato ĉe la televidĉeno LCP, la 23-an de junio 2011.

Ne hezitu sendi al ni novajn glitajn krutaĵojn!

Sribis Richard Monvoisin en 2011, esperantigis la kebeka skeptikulo